Saluton.

Antaŭ ne longe mi foliumis la ReVon kaj mi trafis la vorton "logiko".

Oj! Jen la terura filmo "Hilbert kontraŭ Wittgenstein"!
Memkompreneble por elteni la teruran vidon pri tiu filmo, mi iris en la 
kuirejon kaj mi prenis tortotranĉon de la "Godel-kuko". :)

Bonvolu legi:
"Matematika logiko": Branĉo de matematiko, studanta la formalajn rilatojn inter 
propozicioj kaj ilian aplikon al la demonstrado de matematikaj teoremoj.


Ĉu?
Ĉu "branĉo de matematiko" ĉu "demonstrado de matematikaj teoremoj"?

Unue, la logiko estas logiko.
Ĝi estas studita de matematiko kaj de filozofio, sed ĝi NE estas ili.

Due, la matematika logiko, pli bone konata kiel simbola logiko aŭ formala 
logiko, ne estas "alia" logiko (kiel, ekzemple, la svaga logiko).
"Ruĝo estas ruĝo" kaj "5=5" estas logike la sama konstruo.
Ĝi estas "matematika" ĉar ĝi estas signo-bazita kiel matematiko.

Trie, la matematika/formala/simbola logiko simple estas la nuntempa logiko 
sendistinge inter filozofio kaj matematiko... do ĝi ne utilas nur por la 
demonstrado de matematikaj teoremoj, sed ĝi utilas por demonstri la validecon 
de ĉia inferenco!

Kvare, la elvojiga vorto "filozofia logiko" signifas tradicia (helena, 
mezepoka, moderna*) logiko aŭ ĉiukaze tradiciostila.

Kvine, la difino en la ReVo paŭsas la kialon kiu pelis Frege al formaligo de la 
logiko (sed la kialo estas malsama afero ol la rezulto).

...N-e, krome la logiko subtenas pensokapablon... do ankaŭ filozofion kaj 
matematikon... kaj do ĝi ne estas "parto" de ili.


Fine, la difino en ReVo estas redaktenda.

Logike via... :)

Antonio Codazzi

_______________________
Notoj: "Moderna" ne estas "nuntempa". Moderna epoko estas la epoko ekde Kolumbo 
(ekde Galileo laŭ scienca/filozofia historio) ĝis (proksimume) la fino de la 
Franca Revolucio. :)

Rispondere a