Mi dubas, cxu ekzistas normoj pri tiu eksternorma uzo de prefiksoj en komputika kampo.
Pri unu afero mi tamen opinias scii, ke la uskleco de la obliga prefikso signifas nenion. Laux la ISO-sistemo oni efektive skribas k (minuskle) kaj M (majuskle), sed la komputika uzo de tiuj prefiksoj devenas de Usono, kie ne validas la ISO-sistema logiko: oni do skribas K por "kilo" (supozeble cxar mil estas granda nombro) kaj la simbolon de la unuo oni skribas majuskle aux minuskle laux la estetika sento. Mi ekzemple vidis en fizika manlibro: mW por milivato, kaj Mw por megavato, Kw pro kilovato... Mi supozas, ke la uzo de mallongigo "b" kaj por "bit" kaj por "byte" ne favoras la klarecon en tiu kampo. Mia persona praktiko estas uzi (1) por bito kaj bitoko la respektivajn mallongigojn "bit" kaj "bo", (2) por la obligaj prefiksoj la samajn mallongigojn "k" kaj "M" en komputiko, kiel en fiziko, sciante, ke ili konvencie havas alian signifon, se temas pri stor- aux inform-unuo (sed 1 kbit/s = 1000 bit/s) Kore, Marc > Message du 29/08/08 14:54 > De : "Tulio" > A : [email protected] > Copie à : > Objet : [revuloj] kilo-, mega- > > Karaj, La prefiksoj "kilo", "mega" en la dekuma sistemo signifas 1.000, 1.000.000, kaj iliaj mallongigoj, ordinare estas k (minuskle) kaj M (majuskle). En informadiko, tamen, ili valoras 1.024 kaj 1.048.576 respektive. En la Portugala lingvo oni uzas por tiuj lastaj la simbolojn K (majuskle) kaj M (majuskle). Ĉu ekzistas ia oficiala difino de tiuj prefiksoj rilate informadikon? Kiel oni traktas ilin en Esperanto? Dankon pro la respondo. Amike Tulio Flores ===================================================== > VTF - Vortaro Tulio Flores > http://vortaro.brazilo.org/vtf/ > http://tulio.flores.sites.uol.com.br/
