marc: > Pri unu afero mi tamen opinias scii, ke la uskleco de la obliga prefikso > signifas nenion. Laux la ISO-sistemo oni efektive skribas k (minuskle) kaj M > (majuskle), sed la komputika uzo de tiuj prefiksoj devenas de Usono, kie ne > validas la ISO-sistema logiko...
mi jam legis ie aserton ke "K" distingus la 1024-valoron disde la "k" de 1000-valoro. miatakse tio estas imagita postpravigo. fakte "Ko" aperas cxie kaj precipe en vindozaj sistem-fenestroj probable pro anglalingva tipografia cxio-majusklismo kaj samtempa nefamiliareco kun la iso-normo. iom simile mi memoras, ke en la enirejo de la nacia muzeo irlanda en dublino mi legis solenan gravurajxon anoncantan kiom da "m£" kostis gxia kontruo - do da metro-pundoj anstataux intencitaj mega-pundoj. jxeromo
