Cetere estas plia ekzemplo por la kubo / Kubo - grupo:

atalanto (iu papilio) / Atalanto (heroino en la greka mitologio).

Sed tiu kompreneble neniel gxenas.

Partenio kaj Partenono sxajne ne estas la samaj montetoj (hiloj) (?).

Kio signifu "nesuperebla pri la kurso"? Cxu "nesuperebla kurantino" aux 
"nesuperebla cxasistino"?

Amike

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Marc Bavant" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Dienstag, 2. September 2008 19:50
Betreff: [revuloj] Atalant/o


> Rimarkoj pri la nova artikolo Atalanto, kies difino tekstas:
>
>>En la helena mito, juna heroino, tre lerta batalanto, fortega, nelacigebla
>>kaj nesuperebla pri la kurso. Kiam s^i estis vindinfanino, s^i estis
>>forlasita en la monto Partenio kaj kreskigita de ursino. S^i partoprenis
>>al la ekspedicio de la Argonau(toj. Por eviti la edzinio, s^i defiis la
>>aspirantoj pri arbarokuro kaj sekve s^i mortigis la malgajnintojn.
>
> (1) Mi ne kontrolis, cxu miaj enciklopedioj rakontas la saman historion,
> sed pri tio ne temas.
>
> (2) Enestas tajperaroj por korekti (cxiuj eraras, sed kutime ne sxatas 
> lasi
> siajn erarojn videblaj)
>
> (3) Aperas nedifinita vorto "Partenio" (cxu ne Partenono?). La redaktanto
> estas la persono en plej bona pozicio por scii, ke vorto, kiun li uzas,
> ankoraux ne enestas en la vortaro. Prefere li enkonduku cxiujn necesajn
> vortojn tuj, aux per referenco aux administra noto lasu indikon. Post
> redakto estos multe pli malfacile spuri cxiujn "orfajn" vortojn.
>
> (4) Tio estas enciklopedia difino, ne vortara. Pro la kohereco de REVO
> necesas konservi la saman stilon de difinado. Pri Atalanto la plej normala
> "difino" estus "Mita helena heroino", prefere sekvata de ekzemplo. Cxion
> ceteran eblas transporti al rimarko. Unu el la funkcioj de rim-elemento
> estas gxuste absorbi la enciklopediecan enhavon.
>
> Kore,
>
> Marc
>
>
>
> 

Rispondere a