Kara Marc,

Thursday, August 28, 2008, 8:03:49 PM, Marc/vi skribis:
MB> Eble, sed se la fusxulo laboras por Vikipedio la efiko de la fusxo estas
MB> multobligita. Almenaux la nekohereco inter permesiloj ebligas tion cxi 
eviti.
La permesiloj nur malpermesas kopiadon. Se iu fusxas artikolon, tio
estas lia verko kaj li rajtas meti en Vikipedio. Se oni ne rajtas
kopii oni devas reskribi kaj tiel estas pli versxajne fusxi.
Kelkaj esperantaj artikoloj en Vikipedio estas malbonaj, cxar
komencantoj mem verkis.

MB> Estas fakte tri ebloj: (1) malbone kopii kun rajto, (2a) malbone kopii sen
MB> rajto, (2b) malbone reverki surbaze de REVO. Kaj mi klare preferas (2b).
Mi klare preferas (1). Nun ni ambaux klare esprimis nin,

MB> Mi ne certas. REVO estas vortaro, Vikipedio enciklopedio. Multo el la
MB> REVO-a enhavo ne tauxgas por Vikipedio.
Se ni sxangxas la licencon, tio ne signifas, ke oni devas kopii cxion
de ReVo al Vikipedio. Due ofte ReVo ne estas vortaro sed enciklopedio.
El la lingva manlibro de ReVo:
Ĉe Revo ne temas pri pure traduka aŭ difina vortaro, sed pri difina
vortaro kun tradukoj...
Do mi ne rajtas aldoni vorton sen difino. La vortarojn kiujn mi hejme
havas ne havas difinojn aux nur por distingi la sencojn.
Mi scias, ke PIV estas difina vortaro.
Kaj ke enciklopedio estas pli ol difina vortaro.
Cxiokaze mi ne vidas la argumenton kontraux la sxangxo de la licenco.

>>Kaj ne nur pensu pri Vikipedio! Pensu ankaux pri germana-esperanta 
>>vortaro, pri PIV, pri lernolibroj, pri retejoj!
MB> Mi pensas... sed ne certas, ke por ili REVO estas la ideala fonto. Oni
MB> certe povus trovi rimedon disponigi al dezirantoj tion, kion ili bezonas,
MB> ne ludante per permesiloj kaj tiajxoj.
Klarigu tiujn rimedojn, mi ne konas. Do bone oni povas reverki.

MB> Vikipedio supozeble ne petis nian opinion, kiam gxi elektis, ke oni ne
MB> rajtas enkonduki jam publikigitan materialon, krom se kun tia aux tia 
MB> permesilo.
Cxu vi atendis, ke oni demandis vin? Cxu vi nun kontrauxas pro tio?

MB> Estas kopio de la PV-a difino. Sed ecx se plenrajte, kion gxi faras en
MB> Vikipedio?
Ofte en Vikipedio oni komencas artikolon kaj esperas, ke iu poste
plibonigas.

MB> Se mi citus difinon el REVO en iu revua artikolo, cxu la eldonisto devus
MB> rezigni je cxiuj rajtoj pri sia revuo, krom tiuj de GPL-permesilo? Absurde.
Laux mi oni cxiam rajtas citi, sed limigite kaj kun indiko de la
fonto.

MB> Tio ne estas nevenkebla: se SAT deziros uzi REVO-an materialon, ni certe
MB> povas en la diskutlisto pristudi tion.
Cxu mi aux vi ne komprenas GPL. Gxi ne permesas esceptojn.
Due la diskutlisto ne estas la auxtoro. Gxi povas pristudi tion, sed
ne povas permesi ion. Ecx ne cxiuj auxtoroj estas en la listo.

MB> Vikipedio, kiu sxatas burokratiajn
MB> procedurojn, starigu la propran sistemon por centrigi la kopipetojn kaj
MB> ilin transdoni al iu REVO-redaktanto, speciale komisiita por doni aprobon.
Sxajne vi vere atendas, ke la Vidipedio-ulo venas al vi petas
permeson.

MB> Sed mi rediras, ke mi ne komprenas, kial la enhavo de REVO devus esti 
MB> kopiita en Vikipedion.
Eble oni povas kopii al vikivortaro
http://eo.wiktionary.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do ?

-- 
amike
 Wieland                            mailto:[EMAIL PROTECTED]



        
                
___________________________________________________________ 
Der fr�he Vogel f�ngt den Wurm. Hier gelangen Sie zum neuen Yahoo! Mail: 
http://mail.yahoo.de

Rispondere a