Saluton, Mi atente pripensis la aferon. Mi bone konas la aferojn pri permesiloj de libera programaro, sed mi ne estas fakulo pri leĝo kaj do mi petis konsilon al mia amiko kiu estas civila advokato, fakulo de internacia kopirajto...
Bedaŭre, plejofte la (bona aŭ malbona) "reverkado" estas permesita, per aŭ sen GPL aŭ iu ajn permesilo. Mi jam sciis tion ĉar, bedaŭrinde, antaŭ kelkaj jaroj mi estis viktimo laŭ miaj verkaĵoj pri miaj teorioj. :( Nur la (preskaŭ) laŭvorta paŭsado estas ĉiam nerajta [tio estas nomita "plagiato"]. Tamen, la "vortoj" estas komunaj bonoj, kaj la rilataj difinoj ne estas senlimaj. Do Marc pravis, kiam li asertis: > Estas homoj, kiuj afektas kredi, ke tiaj formalajxoj havas ian legxan > valoron, ili miaopinie eraras: estas nur ludilo por trompi la kredemulojn. Fakte ankaŭ Wieland ĝuste rimarkis: > Cxiokaze kiu ekaktivos (dungas advokaton) kaze de ne legala kopiado sen GPL? Mia amiko advokato diris, ke la problemo estas eviti senigon je ĉiuj (kopi)rajtoj pere de simpla eldonado. Se iu "ŝtelas" nian laboron, ne ekzistas problemo, sed oni evitus ke la ŝtelisto rajtas komandi kaj malpermesi la uzon de nia laboro al ĉiuj! Laŭ mia opinio, la ĉefa celo estas la servon avantaĝan je la uzanto. Do, eble, GPL sufiĉas por tio (almenaŭ por eviti tion)... ĉar ĝi estas bazita sur Berna Konvencio (vidu "volo de la aŭtoro") kaj sur la ideo nomita "copyleft" (laso-rajto). Male, la Publika Proprieto ne estas tute garantiata (ankaŭ post multaj jaroj), ĉar ĉiu leĝa sistemo interpretas tiun koncepton siamaniere. Fakte, se oni igas ion "publika", laŭ multaj leĝaj sistemoj tio signifas simplan rezignon de la aŭtoro... do kiam la eldonisto eldonas, la eldonisto iĝis proprietulo (almenaŭ en sia nacio aŭ en sia komerca medio). Ekzemplo pri tio, en multaj landoj, estas la eldono de la klasikaj partituroj (de Bach, Mozarto, k.t.p.). Timigita (de la leĝfarado) via, :) Antonio Codazzi P.S.: Kiel oni povas esperantigi "Bach"?
