Saluton, Marc. > >Marc skribis: > > > Pravigitaj ekzemploj de sxelkoj por io alia ol pantalono estus bonvenaj > > > (mamzonaj sxelkoj eble?). > > > >Jupo* :) > [...] > Mi pensis ankaux pri sxelkoj de dorsosako, sed vere necesas montri > ekzemplojn.
Sxultrorimeno aŭ tornistrorimeno por Minnaja. > Cxiuokaze provu trovi auxtoritatajn ekzemplojn. Eble por jupaj sxelkoj tio > ne estas bezonata, cxar jupo kaj pantalono estas tre similaj vestoj. Sed > por mamzono, sxtrumpo -- kaj eventuale aliaj -- ekzemplo estas necesa (vd > aperon de "sxtrumposxelko" en Cxu li?: ne temas pri io portata sxultre, do > aperas la demando, cxu ni vastigu la signifon de "sxelko" aux akceptu, ke > (kiel ofte okazas) "sxtrumposxelko" ne estas speco de "sxelko"). Mi trovis multajn difinojn pri sxelkoj sed neiun ekzemplon. En Minnaja, tamen, mi trovis du ekzemplojn: ___________________ bretelle per i pantaloni, per il reggiseno ŝelkoj por la pantalono, por la mamzono ___________________ Sed, "sxelkoj por mamzono" ne estas sxatata de cxiuj. Pri "sxtrumposxelko", mi trovis la vortojn "jxartelzono" kaj "ŝtrumpetŝelko"... evidente tiu "sxelko" estas "sxelkoforma" (eble pro klipoj). Kion vi opinias? Kore, Antonio Codazzi