Antonio:
> Mi trovis multajn difinojn pri sxelkoj sed neiun ekzemplon.

Do eble la sencovastigo ne estas tiel evidenta.

> En Minnaja, tamen, mi trovis du ekzemplojn:
> ___________________
> bretelle per i pantaloni, per il reggiseno
> 
> ŝelkoj por la pantalono, por la mamzono
> ___________________
> Sed, "sxelkoj por mamzono" ne estas sxatata de cxiuj.

Cxu vi faris enketon inter E-istoj? :-)

La apero de tiu esprimo cxe Minnaja pravigas vin aldoni la ekzemplon kun la 
fontindiko. Se iu poste havas bonan argumenton por konsideri tiun uzon 
maltauxga, li aldonu "evitinda".

> Pri "sxtrumposxelko", mi trovis la vortojn "jxartelzono" kaj 
> "ŝtrumpetŝelko"... evidente tiu "sxelko" estas "sxelkoforma" (eble pro 
> klipoj).

Se fidi la francan, "jxartelo" versxajne estas sinonimo de "sxtrumposxelko".

Oni ne miksu kun eventualaj "strumpetsxelkoj": ja ekzistas sistemo por igi la 
sxtrumpetojn strecxitaj. Temas pri elasta rubando, kiun oni metas cxirkaux la 
suro, kaj de kiu pendas sxelketoj similaj al jxarteloj.

Kore,

Marc

Rispondere a