Karaj, Pardonu, ke mi gxenas vin pro pluraj demandoj, sed cxu la rimarkoj cxe "igxi" pri la malsameco inter igxi kaj farigxi estas ja trafaj?
Vidu: >>> iĝi [image: Vikipedio] <http://eo.wikipedia.org/wiki/-i%C4%9D> (ntr) Uzata memstare havas la saman sencon kiel la sufikso (Kp. ĉe la komenco); ĝi diferencas de *fariĝi* per tiu, ke *fariĝi* signifas, ke la subjekto ŝanĝiĝas pro la influo de ekstera kaŭzo, dum *iĝi* tute ne precizigas la kaŭzon, kaj havas sekve pli vastan amplekson: * kun la tempo la vivo iĝas pli bona (ne: fariĝas, ĉar neniu faras ĝin pli bona); * * iom post iom lia karaktero iĝis tre malgaja kaj malkonfidema; * * la ĉielo iĝas malhele ruĝa, poste violkolora, kaj fine grizblua. * *Rim.:* Tiu diferenco ne estas ĉiam severe obeata. >>> Cxu farigxi ja portas la ideon, ke la subjekton necese influis io ekstera? Laux mia kompreno, ona povas diri, ke multfoje igi = fari, sed ankaux igxi = farigxi = fari sin. Kaj tiun noton, ecx se trafa, oni devus meti en la kampo "Rim.:", cxu ne? Cxiel ajn, gxi iom konfuzas, cxar en la ekz-o "kun la tempo la vivo igxas pli bona", oni povas diri, ke "la tempo" estas la influanta "ekstera kauxzo" (laux vortoj de la noto mem). Nu, mi pensas, ke temas pri stil-diverseco, ne pri formala malsameco: Holivudo igxis fama pro la kvalito de siaj filmoj. Holivudo farigxis fama pro la kvalito de siaj filmoj. Holivudo famigxis pro la kvalito de siaj filmoj. Holivudo faris sin fama pro la kvalito de siaj filmoj. La kvalito de gxiaj filmoj faris Holivudon fama. La kvalito de gxiaj filmoj igis Holivudon fama. La kvalito de gxiaj filmoj famigis Holivudon. Kion vi opinias? Amike, Fernando
