Saluton, Marc Bavant skribis: > (1) Stranga formo. Se cxiuj uzas Galileo, kial preni alian formon?
Galileo estas nomo. Ĉu vi estas konata nur kaj ĉiam kiel Marc? Galilei ne estas familinomo... ankaŭ se la plejmulto opinias tion... sed patronomo (kaj do Galilejo). Vincenzo Galilei (patro de Galileo Galilei) estas filo de Galileo, kaj do Galileo Galilei estas Galileo ido (nepo) de Galileo. Dante Alighieri -> (verŝajne sed ne certe) Durante Alighiero de Alighieri. Tiu "Alighieri" estis patronomo kiu iĝis familinomo (notu tiun "de"). Ĉiukaze tiu "Alighiero" atestas ke la transformo estis freŝa (eble ankaŭ la kutima formo "Dante Alighieri" atestas tion). Ĉiukaze, ankaŭ Minnaja (ItEsp) enlistigis la "patronomon" de Galileo, kaj ne la nomon. > (3) Kion signifas "pisana" (ano de piso?), "Toskanio"? Pri "pisana" vi pravas. "pizana" estas la ĝusta vorto. Eble tio estas freŭda paroleraro. :) Bonvolu pardoni min... ĉar mi estas nur ĝenovano... ne pizano. :) Pri geografiaj nomoj, mi malsamopinias. En la ReVo ekzistas multaj vortoj rilataj al japanujo... sed mi mem kreis *antaŭ ne longe* la kapvorton/radikon "japan-". Same... Etrusko: Ano de popolo reginta norditalajn urbojn precipe en Toskanio kaj Po-valo inter 700 kaj 300 a. K., kontribuinta al la romia kulturo. [artikolo kreita en 2003 - lasta redakto en 2008] Ĉu tiu problemo estas nur mia? > Antonio, estus bone, se vi korektus la montritajn erarojn, antaux ol > enkonduki novajn. Ĉiuokaze, vi devas agnoski ke "pisano" estas amuza, ankaŭ se ĝi estas erara. :) Ĝenove via Antonio Codazzi
