Saluton, Ĵerom!

la duobla uzo de "korekta" kaj ecx de derivajxoj ("korekteco" kaj
similaj) estas trovebla en klasikaj verkoj kaj pri gxia erareco oni povas
disputi.

Disputi oni ne povas. Oni povas provi pravigi ĝin per dubindaj skolastikaĵoj.

estas do konsekvence flanke de vortaro, se gxi mencias tion kiel
parton, eventuale kiel disputatan parton de la lingvo.

Mencii ĝin kiel klare disputatan parton de la lingvo eble....

(se iel interese, mi aldiru, ke mi lauxpove evitas la statan uzon de "korekta"
kaj similaj.

Bone.

ni ne kolorigu cxion per malokcidentigo de esperanto.

Mi ne volas, sed la faktoj ŝajnas al mi klaraj. Vidu la signifojn de radiko simila al "korekt-" en la franca, en la angla, en la itala, ktp...

cxu gxi venas el "okcidento" aux el vanuatuo estas
indiferente.

Temas pri unu el la okazoj en kiu la funkciadmaniero tipa por Esperanto: manĝ-o/manĝ-a (rilata al manĝado) renkontis alian funkciadmanieron en la similaj radikoj en okcidenteŭropaj lingvoj, ĉar "coretto" en la itala (same en aliaj similaj lingvoj) signifas "korektita".

Amike

Renato




Rispondere a