sergio:
> La malbonajxo konsistas en tio, ke tia duobla prunto korodas la
> derivadan sistemon de Esperanto.

koncerne "korekta" ne vere okazis korodado de antauxestanta sistemo.  pli frua
cxi-tiea priparolo montris, ke la duopa senco jam troveblas en la verkoj de
zamenhof.

> fakte oni pruntas DU VORTOJN kiuj havas
> unu saman formon; tiel ke "korekti" kaj "korekta" estas homonimoj
> posedantaj malsamajn radikojn.

jes, depende je elektita vortteorio, oni parolos pri du sencoj de unu vorto aux
pri du vortoj...

> Simile, Z pruntas latinan radikon MORT por la verbo "morti"; kaj
> sendepende, latinidlingvaj komencantoj kiuj scias...

en cxi tiu okazo ("morta") efektive la konfuzo de du sencoj imitas fremdan
lingvon.  gxi ne troveblas en la klasika literaturo.  gxi estas versxajne malpli
ofta.  tial gxi estas pli facile rigardebla kiel eraro.

> Poste venas gramatikisto kiu ne konscias cxi tiun homonimecon, kaj
> komencas diri stultajxojn pri "la mirinda elasteco...

cxu?

> Fakte, tia procedo postulas, ke oni duobligu la vortofaran sistemon de
> Esperanto: krom la normalan sistemon uzatan por la 99% da vortoj oni
> kontrabandas ian anglecan sistemon por la restanta 1%...

do duobligu (*2) aux unu-komo-nul-unu-obligu (*1,01)?

> tamen la problemo restas, ke por
> kompreni, kiu sistemo validu por tiu aux alia vorto, necesas esti en
> la kadro de la ekstera sistemo de la euxropaj lingvoj.  Do, la aplikon
> de tiaj kromreguloj regas eksteresperanta, fremda tradicio.

se imito de alia lingvo signifas, ke oni dependas je la gramatiko de la alia
lingvo, tiam la tuta esperanta gramatiko vanas, cxar la tuta lingvo origine
konsistas el imitajxoj.  fakte la propre esperantan kadron memstare priskribas
ekzemple la citita de marcos cxapitro de pmeg.  tiu cxapitro listigas la
a-vortojn kiuj tradicie ricevas kaj statan kaj stat-sxangxan sencojn.  se oni
konsentas pri la kompleteco de tiu listo, gxia enhavo gxustas, kaj aliaj okazoj
estas eraroj.

amike

jxeromo

Rispondere a