Sebastian: 
> > Marc Bavant
> > (1) Stranga pola traduko "tabliczka Pitagorasa" aldonigxis cxe
> "abako2".
> Se vi konas la polan lingvon - http://www.it-tech.net63.net/?a=52:
> "abacus, tabliczka Pitagorasa, mensa Pythagorea:
> Liczydło użytkowane w starożytnym Egipcie, Grecji i Rzymie (w Europie
> Zachodniej jeszcze w XVII w.);"
> [traduko eo]: kalkulilo uzta en antikva Egiptujo, Grekujo kaj Romio (en
> Okcidenta Euxropo) ankoraux en 17 j.c.

Tiu fonto ne aspektas al mi fidinda. Mi devas kontroli en miaj matematikaj 
vortaroj, sed jam trovis same nefidindan fonton en la reto, kiu difinas 
"tabliczka Pitagorasa" kiel "Zwykła tabliczka mnożenia ukazująca iloczyny od 
1x1 do 10x10", kio aspektas al mi multe pli versxajna.

> > (2) Samtempe malaperis la traduko per "abak", trovebla en polaj
> matematikaj 
> > vortaroj.
> "Abakus" kaj "abak" estas sinonimoj. Mi ne scias cxu traduko "abak" ekzistis
> kaj kial malaperis.

Mi ne scias, kiu gxin forprenis, sed gxi certe ekzistis.

> > (3) Samtempe fusxigxis la rusa traduko.
> Tiu fusxo ne temas pri la sube priskribita - simple iu kunigis du vortojn.
> 
> > Mi supozas, ke la problemo devenas de iu reformatiga programo uzata
> de 
> > Sebastian, aux auxtomata linirompado fare de iu tekstilo.
> Mi uzis neniun reformatigan programon (se ne konsideri UniRed kiun mi uzas
> por redaktado).
> Mi nur provis krei liston da vortoj kaj polaj tradukoj kaj rimarkis, ke en
> dosieroj trovigxas
> signoj kiuj ne estas difinitaj en vokosgn.dtd.
> Tiujn dosierojn mi malfermadis per UniRed (kiu scipovas anstatauxi utf-8
> signojn per 
> XML-aj entoj) kaj konservadis.
> Krome, abak.xml ne estis sen-utf8-igita de mi.
> 
> > Konkludo: nepre kontrolu detale la rezulton de viaj modifoj!
> Plu ekzistas problemo iam de mi menciita linirompado cxe 72 kolumno
> (vertikalo).
> Gxi okazas jam post sendo de mesagxo (gxi tutcerte ne estas kauxzita de
> redaktilo) - simple iu servilo aldonas linirompojn, kiuj poste estas
> konsiderataj spacetoj.
> Bedauxrinde, mi ne scias kiel tion solvi. Mi provis du diversajn
> retmesagxilojn cxe diversaj serviloj, sed vane.
> Plu aperas samaj problemoj.
> Mi kontrolis kelkajn erarraportoj kaj konstatis, ke ili aperas (tiurilate)
> kiam la linirompo okazadis meze de ento (inter & kaj ;). Do, povas okazi, ke
> se la linirompo aldonigxis tuj post ;, la eraro ne aperis.
> La eraro tamen ne koncernas nur min - gxi okazas ankaux en artikoloj ecx ne
> tusxitaj de mi.

Mi momente ne povas kontroli, sed ja memoras, ke iam antauxe oni pri tio 
parolis. Vere indas trovi la fonton de tiu ege gxena problemo.

> La problemo sxajnas plej koncerni la rusan kaj belorusan lingvoj pro longaj
> entoj kaj vortoj (kaj pro abundo da tradukoj).
> Mi kromsendas (sed cxu la dissendolisto tion akceptos?) la liston de
> tradukoj, kiuj enhavas linirompon kaj tuj post gxi ne-spaceton.
> Bedauxrinde, tio solvas nenion - utilas nur kiel informilo.

Kiu montras nur parton de la problemo, cxar se la dosiero estis reformatigita 
(ekz-e per belarangho.pl), la kriterio, kiun vi aplikis por trovi la fusxitajn 
dosierojn, ne plu funkcias :-(

Kore,

Marc

Rispondere a