Saluton Sxajnas, ke la auxtomata aldono de ligiloj al Vikipedio ne funkcias gxuste, ekz.: - de artikolo Dongo (dong.xml) - Vjetnama monunuo, gxi ligas al Dongo - komunumo en Italujo; - de artikolo taga (tag.xml) - rilata al tago, gxi ligas al Taga - komunumo en Rumanio.
Tamen multaj estas trafaj: kursivo, tabelo, tektono ktp. Laux tio, auxtomateco ne funkcias suficxe bone kaj povas konfuzigi uzanotojn. Tial demando - cxu gxi plu funkciu tiel? Eble gxi estu sama referenco kiel aliaj (kun marko <ref> sed ekz. kun tipo "viki") por esti permane (neauxtomate) sxangxebla en la artikolo? Amike -- Sebastian Cyprych
