Saluton!

Mi pretis aldoni derivaĵon al 'per' kiam mi trovis la, verŝajne novan, vorton 
'pera':

pera: Ne efikanta nur per si mem; ne rekte trafanta; bezonanta interan rimedon 
por atingi celon: pera agento. 

Mi dubas pri tiu difino, 'pera' estus pli 'plenumanta agon nome de iu alia'

La radiko 'per' (ĉu prepozicia, ĉu verba kaj transitiva, ĉu verba kaj 
netransitiva) celas la *aganton*, ne tiu kiu profitas de tiu aganto por, pere 
de ĝi, plenumi ion.

Rilate al la difino: aganto trafas rekte (nome de iu alia, sed mem trafas 
rekte), kaj ĝi ne bezonas rimedon por atingi celon, ĝi ja estas la rimedo!  Kaj 
ĝi sendube efikas per si mem.

Laste, pri la ekzemplo 'pera agento'.  Supozu ke eta infano ne sukcesas atingi 
la supran breton de ŝranko por preni dolĉaĵon.  Li petas helpon de ŝia pli aĝa 
fratino.  Ŝi, pli alta, prenas la dolĉaĵon kaj la infano ĝin manĝas:

la fratino peras por la atingo de la dolĉaĵo (netransitiva, helpi al iu atingo)
la fratino peras la dolĉaĵon al la infano (transitiva, helpi al iu atingo)

Do, mi dirus ke la fratino estas pera, kaj sendube la pera agento (mi preferus 
peranto, sed la transitiva radiko akceptus 'pera').  Kaj do la supra difino ne 
estus kongrua kun ŝia agado.

Kion vi pensas pri tio?

Eduardo.

Rispondere a