Mi esploras la vortojn "lokusto" kaj "akrido" kaj "grilo".

Laux la anglaj/esperantaj vortaroj de Butler kaj Wells, lokusto =
angla "grasshopper" kaj akrido = angla "locust", kaj Butler ecx
eksplicite notas ke oni ne konfuzu "lokusto" kun "locust".

Sed laux mia esplorado angle (kaj mi ne estas fakulo pri insektoj nek
pri biologio), "locust" estas specifa subtipo de "grasshopper" (t.e.,
cxiu "locust" estas "grasshopper", sed ne cxiu "grasshopper" estas
"locust").
http://en.wikipedia.org/wiki/Locust - insektoj el la familio
Acrididae, ia subgrupo de "grasshoppers".
http://en.wikipedia.org/wiki/Grasshopper - insektoj el subordo
Caelifera el ordo Orthoptera.

T.e.:
ordo Orthoptera
subordo Caelifera = "grasshoppers" en la angla
superfamilio Acridoidea
familio Acrididae = "locusts" en la angla

Laux PIV2002:
akrido 1 = G. (Acrida) ... ? (familio Acridae? ne sxajnas esti Genro
Acrida) el ordo de ortopteroj, subordo de keliferoj
akrido 2 = pli gxenerale, el ordo de ortopteroj, subordo de keliferoj
lokusto = unuspecia g. Locusta migratoria el ordo de ortopteroj, fam
de akridedoj

Krome Reta Vortaro http://reta-vortaro.de havas aliajn difinojn:

akrido 1 = Iu el la familio akridedoj, saltinsekto kun mallongaj
antenoj kaj povanta muziki per frotado de la kruroj al la elitroj.
akrido 2 = ZOO Genro el familio akridedoj (Acridium).
(Do PIV1 kaj ReVo1 similas, sed PIV2 pli gxeneralas ol ReVo2).
lokusto = Genro el familio akridedoj  (Locusta).  (Do pli gxenerala ol
tio de PIV)

Do versxajne laux PIV2002:

ordo Orthoptera
subordo Caelifera = akrido PIV2, "grasshoppers" en la angla
superfamilio Acridoidea
familio Acrididae = akrido PIV1 kaj ReVo 1?, "locusts" en la angla
... Acridium? = ReVo2 ?
genro Locusta = lokusto ReVo
specio Locusta migratorio = lokusto PIV

Tiel sxajnas (sendepende de tehxnikaj detaloj) ke laux PIV kaj ReVo en
Esperanto lokustoj estas subgrupo de akridoj, simile kiel en la angla
"locusts" estas subgrupo de "grasshoppers".

**** Do cxu iu scias kial Butler kaj Wells diras male ke "akrido" =
"locust" kaj "lokusto" = "grasshopper"?  Versxajne estas tuta renverso
de la realo!  Cxu mi maltrafas ion?


**** Krome, kial PIV2002 kaj ReVo tiom multe malkonsentas pri specifajxoj?


**** Krome, ReVo havas "grasshopper, cricket, locust" por "akrido" -
versxajne "cricket" tute ne tauxgas, cxu ne?

Pri griloj kaj "crickets": Esperanta "grilo" ka angla "cricket" sxajnas kongrui.
PIV2002 = G (Gryllus el la ordo de ortopteroj, subordo de ensiferoj)
ReVo 1 =  Iu el familio griledoj
ReVo 2 =  Genro el familio griledoj  (Gryllus), vivanta ĉe sunaj
deklivoj kaj herbejrandoj en terfendoj.
(Mankas en ReVo angla traduko nun, sed versxajne devas esti "cricket", cxu ne?)
Angla wikipedia pri "crickets":
Order:  Orthoptera
Suborder:       Ensifera
Superfamily:    Grylloidea
Family:         Gryllidae

insekteme,
russ

Rispondere a