Sergio:
Mi certe neniam uzis "iredento"n en Esperanto, kaj opinias ĝin
malklara okcidentaĵo. Normale mi dirus "movado por reunuiĝo". Se oni
nepre volas mallongigi, eventuale "reuniĝismo".
Bona vorto, laŭ mi. Mi registras ĝin inter la samsignifajn sed pli
simplajn esprimojn en http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_I .
En la, almenaŭ itala, kompreno pri la vorto surbaze de la latinaj
pecetoj, kiuj konsistigas ĝin, estas ankaŭ la ideo pri tio, ke ni - la
anoj de la ĉefa nacio - ankoraŭ ne liberigis/elaĉetis ilin (kiuj ja
volas reunuiĝi kun ni).
Amike
Renato