2008/10/31 Sergio Pokrovskij <[EMAIL PROTECTED]>: > 2008/10/31 Wilhelm Luttermann: > >> Per kiuj elementoj la chinoj esprimas en sia lingvo la nocion de >> movado au politiko celanta la (re-)anighon de sia teritorio al pli >> granda samkultura au samlingva, en E-o ghis nun nomata "iredento"? > > Mi certe neniam uzis "iredento"n en Esperanto, kaj opinias ĝin > malklara okcidentaĵo. Normale mi dirus "movado por reunuiĝo". Se oni > nepre volas mallongigi, eventuale "reuniĝismo".
Kiel (anglalingva) okcidentulo, la Esperanta vorto "iredento" tute malklaris ankaux al mi... Post esplorado mi vidas ke ekzistas angla vorto "Irredentism" sed gxi sxajnas esti politika faktermino, ne ofta vorto en la angla. Laux http://en.wikipedia.org/wiki/Irredentism la vorto devenas de la itala esprimo "Italia irredenta" ("Italujo nereakirita", pli-malpli?) rilate al auxstra-hungara regado super iuj italaj teritorioj (Trentino, Trieste) antaux jarcento. russ
