2008/11/4 jv <[EMAIL PROTECTED]>:
> vilhelmo:
>> mi tute ne komprenas la bezonon de "ekzakta". Kio alia ghi estas ol
>> preciza. Chu "preciza" estas io alia ol "severe preciza"?...
>> Mi shatus aldoni rimarkon: "RIM: Ghenerale anstatau la oficiala
>> vorto 'ekzakta' taugas la Fundamenta vorto 'preciza'."
>
> ankaux mi ne sentas ian gravan nuancon inter la du vortoj.  mi kredas ke 
> okazis iam priparolo de diferencoj inter "akurata" kaj "preciza", sed ne 
> inter "ekzakta kaj preciza".  eble tio estas retrovebla en la arkivoj de la 
> grupo.

Supozeble pro nacilingva influo multaj uzas "akurata" por "preciza,
ekzakta", ktp, sed laux miaj diversaj eo-vortaroj "akurata" estas
"gxustatempa", ne malfrua, ktp, do estas falsa amiko kun (ekz) la
angla "accurate" (precise, exact).

Mi rimarkas ke ReVo havas duan difinon, kiu ne aperas en miaj paperaj
vortaroj: "(evitinde)  Ekzakta"

amike
russ

Rispondere a