Wilhelm Luttermann: > Che la difino de "ekzakta" mankas ligilo por "preciza" en la frazo " > Science > ĝusta kaj severe preciza:..." > > Cetere, mi tute ne komprenas la bezonon de "ekzakta". Kio alia ghi estas > ol > preciza. Chu "preciza" estas io alia ol "severe preciza"? Chu en "science > preciza", kiam temas pri scienco, "preciza" estas io alia ol "ekzakta"? > > Mi shatus aldoni rimarkon: "RIM: Ghenerale anstatau la oficiala > vorto 'ekzakta' taugas la Fundamenta vorto 'preciza'." > > Mi ech ne grumblus, se oni klasus "ekzakta" kiel EVI...
Laux mi, la kerna signifo de la vorto "ekzakta" estas difinebla per "science gxusta" aux "science rigora". La parton "severe preciza" mi opinias arhxaika reflekto de la diletanta ideo, ke "scienca" signifas unuavice "preciza", pedante detala. Notu tamen, ke ecx plej precize (t.e. gxis la plej malgrandaj detaloj) priskribitaj (sed pseuxdo-sciencaj) doktrinoj ne igxas pro tia precizeco ekzaktaj, science gxustaj aux science rigoraj. Mi trovas la esprimojn "ekzaktaj sciencoj" kaj "ekzaktaj metodoj" tute trafaj kaj malevitindaj! "Ekzakta lingvistiko" estus trafa titolo de libro, kiun mi delonge volas verki ;) Oni povus diri, ke "scienca" estas tauxga anstatauxo de "ekzakta" en tiaj esprimoj, sed formoj kiel "sociaj sciencoj" jam delonge diluis tiun sencon de la adjektivo "scienca". Do, "ekzakta" estas vere utila. Amike, ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
