-- Bertilo Wennergren skribis:
>>> La Aktoj de la Akademio kovras nur la Aldonojn 7a
>>> kaj 8a. Pli fruaj aktoj ne estas haveblaj en libra
>
>Estos tre ghojiga surprizo, se montrighos, ke BEL efektive
>vendas ankorau la koncernajn malnovegajn Akademiajhojn el
>ekzemple 1909 kaj 1919. Mi tre dubas. Sed mi tamen jhus

Mi bedaŭras, ke vi perdis tempon...
Tiuj libroj, kiujn mi listigis, venis el kompleta listo 
xls-a el 2007

Mi pensis, ke AKTOJ de la AKADEMIO I enhavas
iom pli. Nu, la titolo AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967
klarigas pri la tempokovro, tamen se OA 1-6 estas en
pli fruaj verkoj, kial nomi:

 AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967
 AKTOJ de la AKADEMIO II 1968 - 1974
 AKTOJ de la AKADEMIO III 1975 - 1991 

Ili devus esti AA IV, AA V, AA VI ktp, ne I, II kaj III,
aldone mi supozas, ke uzi I kaj similajn por indiki 
numerojn ne estas bona gvido, ĉar ie mi legis, ke tiuj
indikoj ne estas Esperantaj.

Kiel ajn, la kompleta listo el BEL eble povas helpi
iun pri iu titolo...

Pardonu pro mia naiveco pri AdE-aferoj,
Luiz

Rispondere a