--- On Fri, 11/14/08, mjb0_wanadoo wrote:

> Sergio:

> Mi ne komprenas, en kio konsistas avantaĝo disigi "ĥirurgio"n kaj
> "kirurgio"n. Tio devigos la uzanton konsulti du artikolojn anstataŭ
> unu; tio devigos nin zorgi pri du lokoj; oni donos al la du
> pli-malpli identan aron da tradukoj. Kial tia senbezona komplikado
> kaj maloportunigo? Tia aparta listigo estas plene pravigebla en
> papera vortaro, kie oni serĉas vorton per ĝia pozicio en la libro;
> sed en la komputila prezento, kun apartaj indeksoj kaj serĉilo, tia
> atavismo ŝajnas al mi neinteligenta.

> Sergio sxatas argumenti nekonformisme, sed ni estas parolantaj pri
> radikoj kun variaj formoj. La sistemo nun ne ebligas prezenti tion,
> do necesas prezenti la malsamajn formojn en apartaj artikoloj.

Mi ne komprenas kion vi celas dirante, ke "la sistemo nun ne ebligas
prezenti tion".  Ambaŭ variantoj aperas en la indekso, kaj oni povas
trovi la informojn per ambaŭ formoj.  Kial do "ne ebligas"?

> Punkto, fino.

Ĉu ĉi tiu neĝentila frazo signifas rifuzon atenti aliajn vidpunktojn?

> Estas des malpli gxene, ke tio estas maniero tradicia kaj en REVO
> kaj en aliaj vortaroj.

Preskaŭ ĉiuj komputilaj vortaroj kiujn mi konas ebligas indiki
variantojn de la kapvortoj.  Ekz-e en LINGVO eblas fari tion
dumaniere:

1. Per la krampoj: skrib(o)tablo.  En la indekso aperos du formoj:
   "skribtablo" kaj "skribotablo" (ambaŭ egale taŭgaj por aŭtomata
   serĉo), kaj la kapvorto havos la formon kun la krampoj (ĉar tio
   pli klare montras la diferencon).

2. jail, gaol -- la du formoj estas tro malsimilaj grafike, kaj estas
   listigataj unu post la alia.

Ankaŭ surpapere mi vidas en la vortaro fr-eo de Léger & Albault:

,----
| pagaille, pagaye (F), malordo.
`----

-- 
Sergio








      

Rispondere a