-- Wieland Pusch skribis:

>Dankon por la atentigo. Eble mi malbone legis la mesagxon.
>Mi nun sxangxis.

Wieland, 
ankoraŭ restas:
"Viaj ŝanĝoj ne estos savitaj !"

>Mi ankaux sxangxis, ke la mesagxo cxiam estas sendita al la redaktanto
>kaj al mi por analizo. Mi faris, cxar momente la sekureco estas tre
>malforta. Fakte same malforta kiel rekte per retposxta servo

Nuntempe la ĝisdatigoj ne estas ĉiutagaj.
Kiel oni povus havi sekuran servon, por ke la
ĝisdatigoj estu ĉiuhora?

Tio estus grava antaŭeniro.
Pri domaĝo, ĉu oni ne povus facile malfari?

ĉu oni povus fari sendon per gpg (GnuPG),
mi ĉifras mian redakton, kaj do la redakto 
estas akceptata aŭtomate, ĉu?

Alia eblo: meti pasvorton por iri al redaktejo
de Revo...

petegas
Luiz

Rispondere a