Estimata Wieland, mi provis vian programon por redakti kaj kiel testo aldonis "hundejo" en la paĝo por hundo.
Por aldoni "montrofenestro" mi jam pretigis mian sendon hieraŭ vespere kaj sendis ĝin laŭ la retpoŝta metodo. Fakte mi tuj trovis eraron post mia sendo ĉar mi aldonis la "trd fr devanture" do metis <trdgrp> sed forgesis anstataŭigi </trd> per </trdgrp> do mi atendas erarmesaĝon de la servilo :-/. Certe estas pli komforta uzi rekte vian programon tamen la erarrespondoj komencis nervozigi min... Mi metis la interpunkcian punkton por fini ion kaj ĝi situis tuj antaŭ </drv>. La erarrespondo plurfoje diris ke tiu </drv> problemis kaj, nur post kelke da provoj, mi finfine komprenis ke la kulpulo estis la punkto :) Dankon al vi kaj al ĉiuj kiuj laboras por ReVo! Esperantiste Mireja
