--- On Fri, 11/21/08, Russ Williams wrote:
> 2008/11/21 Sergio Pokrovskij:
>> --- On Fri, 11/21/08, Russ Williams wrote:

>> [...]

>>> %rhx% = 28 vortojn - ne estas tiom terura kvanto.  hxr% = 0 (!)
>>> vortojn - do la manlibra regulo pri tiaj
>>> neekzistantaj vortoj ecx pli absurdas! :)

>> Nu, se vi serĉos per la Kukolo vortojn kiel

>> ĥromosomo
>> ĥromo
>> ĥromata

> Nun vi konfuzas min... tiuj vortoj ne estas en ReVo, laux mia
> kompreno, cxu ne?

Ili (ankoraŭ?) ne estas en ReVo, sed la regularon oni faris por ĉia
eventualo, ĝi gvidu la kunlaborantojn ankaŭ en la okazo kiam oni
aldonas vorton mankantan.  Tial la esplorenda kampo estas ne nur la
nunmomenta ReVo-materialo, sed la tuta lingvo.

> Cxu Kukulo = google, kaj vi parolas pri vortoj ie ajn en la
> interreto?

Mi parolas pri vortoj atestitaj en la lingvo.  Kaj la Interreto estas
unu tia atestilo.

> Mi ne volontulas redakti cxiujn tiajn vortojn cxie! :) Nur tiujn en
> ReVo!

Vi parolis pri absurdeco de regulo, kies celo estas pli vasta ol la
tasko reordigi la jam en-Revan materialon.  Tial ĝi estas nek absurda,
nek superflua.

Alia afero, ke multajn homojn tia ĥromosomo eble ŝokus ... kvankam tio
estas afero de kutimiĝo.

-- 
Sergio




      

Rispondere a