Estimataj,

Mi havas demandon.
Ekzistas unu komputila programo por elektronikaj vortaroj.  Krom 
ordinara sercxo en lokaj dosieroj gxi povas transsendi al retfoliumilo 
komandolinion kiel "http://www.google.com/search?hl=eo&q=lokomotivo&lr=";, 
kio donas al la uzantoj facilan eblon sercxi pere de la interreto 
paralele kun la programo.
Nu, cxu oni povas efektivigi la samon pri ReVo?  Se jes, kia estas tiu 
komandolinio? "http://reta-vortaro.de/revo/?????lokomotivo?????";
Aux cxu ReVo ne permesas tian uzon?

Amike,

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Rispondere a