Mi, Vastalto <[EMAIL PROTECTED]> skribis: >Jes, mi demandis gxuste pri tio. Kaj mi konstatis, ke gxi bone funkcias >en la koncerna programo.
Tiu komputila programo por elektronikaj vortaroj nomigxas PDIC/Unicode, kies TTT-ejo estas: http://homepage3.nifty.com/TaN/pdic-unicode-release.html (nur en la japana) Bedauxride gxi funkcias nur sur Vindozo kun la japanlingva fasado. Gxi estas pagenda programo sed malmultekosta (1000 enoj= cx. 9 euxroj?). Antaux ol pagi, uzantoj povas provuzi gxin sen ajna limigo. Gxi estas tre populara programo en japanaj komputiluzantoj. Gxenerale gxi rapide funkcias kaj kapablas trakti grandan vortaron kun pli ol miliono da kapvortoj. La auxtoro eldonas ankaux provoversion kun la anglalingva fasado, kies retpagxo estas: http://homepage3.nifty.com/TaN/pdic-eng.html (nur en la japana) La kunpremita dosiero estas: http://homepage3.nifty.com/TaN/PDICU-5.0.27-081126-ENG-setup.exe Nun mi esploras gxin, cxu gxi estas tauxga por esperantaj vortaroj. La auxtoro foje akceptas proponojn por plibonigi la programon, do mi intencas iom post iom fari konkretajn proponojn. Amike, Valtalto
