--- On Thu, 12/18/08, Luiz Portella wrote: [...]
> mi devas serĉi novaĵojn pri tio en la portugala por pli bone > kompreni. Nu, iom da informoj estas en Vikipedio, http://pt.wikipedia.org/wiki/Let%C3%B3nia#Demografia tamen multe malpli detale ol en la versio rusa (ankaŭ la angla teskto estas prisilentema). La Esperanta versio estas simile maldetala, http://eo.wikipedia.org/wiki/Latvio#Demografio tamen atentindas, ke tiu artikolo (supozeble verkita de latvo) konstatas ke "latvoj" konsistigas 58.9% de la loĝantaro. > ulo el iu ajn etno, eĉ el gepatroj el malsamaj etnoj, > naskita en Brazilo estas plene ŝtatano, civitano kaj landano. Tiel > eĉ ŝliaj gepatroj povas fariĝi brazilano pro tio, se mi ne eraras. > Tamen ili petu tion... Nu, mi devas lerni pri leĝoj iom. Mi rekomendas legi mian prian artikolon en LOdE http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm Interalie mi notas, ke la landonomaj kutimoj estas malsamaj por la Nova Mondo kaj Eŭrazio: ,---- | La mondoparta principo | | La tradicia sistemo de Esperanto estas bazita sur empiria observo | (kiun la nuna Akademio kaj la artikolaro ignoras): en Eŭrazio la | gravaj regnoj plejparte havas nomon derivitan de etno (kiel derivilon | la Fundamento uzas uj-; do, “uj-nomon”); dum en “la Nova mondo” regno | ofte havas nomon derivitan de loka geografiaĵo. (Tio ne estas | hazarda; la novmondaj landoj plejparte estas ekskolonioj, kies | antaŭkolonia ŝtateco ne ekzistis aŭ iĝis senspure detruita.) | | [...] | | Nacioj novmondaj | | Ofta demando (ankaŭ en la artikolaro ĝi aperas): Kiel usonanoj vivas | sen tia distingo inter regnano kaj etnano? | | “La usona nacio” jes estas reala fenomeno -- tamen ja tute alispeca ol | “la albana nacio”. La kerno de la usona nacio estas ĝiaj politikaj | institucioj kaj idearo: la plej antikva konstitucio de la mondo, la | liberalaj principoj, la usona revo. Tial la usona nacio efektive estas | forte ligita al la usona ŝtato kaj eĉ pli speciale, al ĝia politika | reĝimo. La lojaleco de enmigrinto al la nova patrujo estas lojaleco | al la ŝtato kaj egalas la sopiratan ŝtatanecon. | | La etnoj tamen plu ekzistas ankaŭ en Ameriko, eĉ se | alimaniere. Ankaŭ usone oni distingas inter WASP, Latinos, | Polish-Americans, Irish-Americans ktp. Aliflanke mi neniam aŭdis pri | “etna usonano” aŭ “ethnic Canadian” en la senco “persono apartenanta | al la kanada ĉefgento”; fakte, “ethnic Canadian” signifus proksimume | “kanadano apartenanta al etna malpliopo” (ekz-e ĉindevena) -- do, | “ethnic Canadian” funkcias preskaŭ kontraŭe ol “ethnic Albanian”. Ne | nur en Esperanto, sed ankaŭ en la realo la nacioj kaj etnoj en la | Nova mondo funkcias alie ol en la Malnova. (Dirante tion mi esprimas | nek aprobon nek malaprobon, mi nur konstatas diferencon.) `---- -- Sergio
