De Sibayama, japano kaj japanujano

Nu, post diskuto aperis jena modelo:
--------------
*latvo
 1.    Ano de la latva etno. 
 2.    =Latvujano 
*latva
     Rilata al latvoj, ilia etno aŭ ŝtato. 
*latvujo
    GEOG Ŝtato situanta en nordoriento de Eŭropo kaj limanta al Balta Maro, 
Litovujo, Belorusujo, Rusujo kaj Estonujo. 
*(kaj kelkaj derivajxoj ellasitaj)
--------------

Estas rondira difinado de la radiko latv'.
Se oni ne scias, kio estas latv', oni konas 
pri kio temas, legante GEOG, ke temas pri 
"sxtato situanta tie kaj tie".
Kaj la radiko latv' (aux german' aux japan')
estas substantiv-karaktera, mi opinias.
Tial mi levas jenan modelon.

*latvo
   Ano de la etno aux de la sxtato historie bazita de tiu etno,
kiu vivas en regiono situanta en nordoriento de Eŭropo kaj 
limanta al Balta Maro, Litovujo, Belorusujo, Rusujo kaj Estonujo.

*latva
     Rilata al latvoj, ilia etno aŭ ŝtato. 
*latvujo
    GEOG Ŝtato historie bazita de latvoj.  La cxefurbo estas ... ktp.


Rispondere a