Sergio:

>--- On Tue, 2/24/09, Marc Bavant wrote:
>
> >> Bertilo:
>
>[...]
>
> >> Certe indas uzi pli normajn unuojn, sed se oni ja uzas ion bazitan
> >> sur tunoj, oni retenu la formon "...tunoj" en "kilotunoj",
> >> "megatunoj" kaj "gigatunoj".
>
>Jes.
>
> >> En traduko oni ordinare devas resti ĉe la sama mezurunuo, kiu
> >> estas en la originalo, eĉ se la normoj postulas ion alian.
>
>Min ĉiam kolerigas la fuŝtradukistoj de de Moskva televido, kiuj
>rakontas al mi ke iu ĉinia murego altas tiom da futoj, kaj longas
>tiom da mejloj.  Tio estas malnecesa ĝeno al la spektanto, kiu kutimas
>uzi metrojn kaj kilometrojn, kaj devas konsulti enciklopedion por
>determini la valoron de futo kaj mejlo.

Certe.

> > Mi ne certas, ke tiu regulo estas absoluta. Alia regulo postulas, ke
> > oni traduku en maniero, kiu certigu al la leganto maksimuman
> > komforton: do se iu vorto ne tradukigxas en la cellingvon, oni
> > elektu proksimuman ekvivalenton. Kaj gxuste temas pri tio:
> > "kilotonne" ne ekzistas en Esperanto (krom en imitajxoj de
> > nacilingvaj tekstoj), estas do preferinde uzi "terajxulo", kiu ja
> > ekzistas en la lingvo (ecx en NPIV sub "tera-").
>
>Kvankam ĵuloj eble estas malpli klaraj ol trotila egalvaloro, principe
>mi povas akcepti tian vidpunkton.
>
> > Kompreneble, se temas pri traduko de rusa klasikulo, oni prefere
> > konservu la "verstojn" kaj "arsxinojn", kiuj al okcidenta leganto
> > aspektas ekzotaj, sed ja E-aj.
>
>Ne tiom evidentas.
>
>Mi konsentas, se la aÅ­toro (precipe modernulo) speciale uzis arkaikajn
>mezurunuojn por krei specifan antaÅ­revolucian etoson -- samkiel oni
>uzus leÅ­gojn en arkaikumanta teksto franca.  Aliflanke, normala rusa
>traduko de "Vingt mille lieues sous les mers" estis (antaÅ­ 1917)
>"80 mil verstoj sub la akvo", kaj mi en mia infanaĝo legis la romanon
>"80 mil kilometroj sub la akvo".  Kvankam nun iuj fuŝuloj tradukas
>per "leÅ­goj".

Ni sxajne konsentas. Mi volis substreki cxefe, ke tiaj malnovaj aux ekzotaj 
mezurunuoj povas havi en literatura teksto stilan valoron, do rajtas resti 
sub E-a vesto.

>Alia afero, ke la ĝustan valoron de iuj mezuroj ni ne scias (ekz-e la
>bibliajn), tial oni devas resti ĉe ulnoj kaj klafton.

Marc

Rispondere a