Antonio: > > >Mi malsamopinias. > > >Bonvolu legi cxe Vikipedio la kapvorton "TNT-ekvivalento" (http:// > > >eo.wikipedia.org/wiki/TNT-ekvivalento). :) > > >Aldone, se oni devas traduki "kiloton"... cxar la auxtoro taksis pli klara > > >tiun praktikan mezurunuon... cxu oni rajtas transformi tiun vorton en > > >"terajxuloj"-n? > > > > Evidente, jes. Legu, kion mi respondis al Bertilo. > >Tiu respondo ververe signifas ke oni povas... kaj ne ke oni rajtas. :)
Do legu denove :( > > >Cxu tunojn en megagramojn? > > >Cxu mi devas uzi kilometrojn (alian praktikan mezurunuon) anstataux > > > lumjaroj? > > > > Vi povas akumuli absurdajn ekzemplojn: ili ne faros argumenton. > >Cxu absurdaj? >Mi ne komprenas. :) Interesa dialogo :( > > >Ni estas simple redaktantoj kaj ne plejsuperaj jugxistoj pri tiu kiu estas > > >aux > > >ne estas E-a ! :) > > > > Alidire: vi ne volas auxdi kontrauxajn vocxojn. > >Tute ne! >Laux mi, partoprenante al la redaktado de la vortaro, ni donis SERVON al iu >ajn esperantisto kiu havas neceson traduki ion. Do se li volas traduki >"kiloton", li devus trovi tiun esperantigitan vorton... Se tiu vorto estas >evitinda aux "plibonigebla", ni rajtas aldoni informojn kiel "evitinda" aux >similaj... ni rajtas konsilii... sed ni ne rajtas malhelpi iun en la >tradukado. >Ni estas SERVANTOJ de la uzanto... ne JUGISTOJ pri li. La plej bona servo, kiun vi povas doni al uzanto, estas doni al li fidon, ke li trovos en REVO ion sekvindan. Tion oni ne atingos per hxaosigo kaj malobeo al la redaktaj reguloj. > > Sed antaux ol aldoni novajn erarojn, prefere korektu la malnovajn. Ekz-e > > > > * "kiloparseko" sub "parseko" spite al la reguloj, > > > > * la "difino" de "precesio" kun pluraj mistajpoj, du frazoj, neniu > > ekzemplo, > > > > * "ablacio" kun neniu auxtoritata ekzemplo, kriptaj rimarkoj, suspektinda > > signifo 3, malgxusta fontindiko cxe la radiko (devus esti PIV1), malgxuste > > formita kaj lokita fontindiko cxe "ablacia agxo". Cetere la marko de tiu > > derivajxo estas malgxusta (ablaci.0agxo anstataux ablaci.0aagxo) kaj la > > derivajxo devus trovigxi sub "agxo" (do agx.ablacia0o), > >Tio estas malnova metia artifiko kiun ankaux mi uzis kiam mi estis en >Armeo. :) >Cxiukaze, mi dankas vin por la rimarkoj kaj mi korektos tiun kiu estas erara. Kiom mi scias, en armeo la superuloj ordonas, kaj la subuloj obeas, aux ricevas punon. Tio ne estas la sistemo de REVO. Kion mi skribis cxi-supre ne estas "metia artifiko", aux superula malestimo, sed konstato, ke dum vi ne plene regas la redaktan "metion", vi prefere ne prifajfu la konsilojn de pli lertaj redaktantoj. Pri puno ni ankoraux ne parolis :) Kore, Marc
