Mi denove volas argumenti iugrade kontraŭ fonetikeco kaj por latinida
skribmaniero.
Pri ekz. Jakarta/Ĝakarto, Java/ĝavo
De: Sergio Pokrovskij
>Tiu moro ne estas tutesperanta, ĝi estas moro latinidlingva. Kaj ĝi
>ne donas koherecon -- ĝi kaŭzas kripligon de la sonformoj.
>> Mi konsentas, ke la angla "j" similas al la esperanta "ĝ",
>Ne nur similas, ĝi estas la litero destinita esprimi la koncernan
>sonon. Estas stranga perversaĵo esprimi la sonon ĝ per litero ĵ --
>...
Fonetikeco ne estu la sola kriterio, ankaŭ la internacieco de la skribmaniero,
de neesperantistoj rekoneblaj vortoj gravu.
Zamenhof enkondukis ĉapelojn ĉar skribmaŝinoj ĝin posedis, kaj por ne esti tuj
asociata kun la latinslavaj šž. Tamen li preferis ĵ super ž pro vortoj kiel
"ĵaluza". Certe "ĝenerale" ne sekvas fonetikan sed vortbildan motivon. Eĉ la
kolizio kun "generalo" ne kondukis al fonetika skribmaniero.
Mi preferas ke Esperanto konservu kieleble internacian rekoneblon. Ĝi ja jam
pro sia fleksiado bezonas redukti radikojn, kaj ja jam evitas sinonimojn.
Ideale komenca Esperantisto intuicie skribu senerare.
Ĝakarto eble havas sian rajton pro lingva posedo de la ĝakartanoj, sed Ĝavo por
la programlingvo Java estas por mi malfacile glutebla.
Do, temas pri tio kion misformi: skribmanieron aŭ prononcmanieron?