Przemyslaw Wierzbowski skribis: > Nur evitu la formon Blu-ray-lumdisko, mi petas :) > Efektive temas pri lasero blukolora, kies radio estas pli mallargha ol > de normala, rugha lasero. Tial eblas sur disko gravuri pli multajn > sulkojn. Estas do bluluma disko, kial ne.
Ĉar ne nur "Blu-ray" uzas bluluman laseron. Se oni serĉas vorton ĝuste por "Blu-ray"-aj diskoj, tiam necesas trafi nur tiun specon, ne aliajn. Simila problemo estas pri "lumdisko". Kelkaj (ŝajne) opinias, ke oni uzu ĝin por "CD"-diskoj, sed tio ne taŭgas, kiam oni volas precize nomi tiajn diskojn, kaj ne aliajn specojn de lumdiskoj. > Se temas pri dvd-diskoj: la sola oficiala nomo de la formato estas nur > la mallongigo DVD, ne tri plenaj vortoj (cifereca chiel-uza disko au > cifereca film-disko). Por DVD mi shatas tamen la formon > esperantlingvan "lumdiskego" kiu iel montras la grandecon rilate al > normala lumdisko. Eble, sed necesas tiam arbitre decidi, ke "lumdiskego" estu nur "DVD"-diskoj, kaj tute ne aliaj specoj de egaj lumdiskoj. Tio povas esti iom stranga, kiam iuj el tiuj aliaj specoj jam estas multe pri egaj ol DVD-oj. > Post la bluluma disko certe aperos almenau kelkaj novaj, pli grandaj > formoj de lumaj memorujoj. Mi tamen pensas ke devas post nelonga tempo > alveni ties fino. Tio ne vere solvos la problemon, ĉar ankaŭ estonte oni devos paroli pri malnovspecaj memoriloj. La terminoj do devas esti bone elektitaj. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
