tre versxajne okazis kiel vi supozas: el plena vortaro de e-o revo ricevis artikolon kun la nura verbo "sxargi" en mehxanika senco. poste iu aldonis la komputikan sencon kaj samokaze la komputikan derivajxon "sxargilo", sed gxis nun la mehxanikan sencon de "sxargilo" neniu aldonis.
jxeromo ----- Mail Original ----- De: "f_sophia" <[email protected]> À: [email protected] Envoyé: Mardi 31 Mars 2009 23h22:30 GMT +01:00 Amsterdam / Berlin / Berne / Rome / Stockholm / Vienne Objet: Re: [revuloj] sxargilo Saluton, Mi skribis: > Tradukante la kapvorton "sxargilo", mi konstatis ke estas nur la > "komputeka" difino. > Tamen "sxargilo" estas ankaux parto de pafilo (nome la ujo de la kartocxoj, > kiu havas risorton kiu pusxas la kartocxojn en la kulaso). Cxu forlaso? Cxu forgeso? Mi ne deziras esti pedanta, tamen sxatus al mi ricevi klarigojn pri tiu afero, cxar ne ekzistas konsultebla historio pri antauxaj diskutoj. Se neniu respondos, mi aldonos la de mi proponitan difinon. Esperante via :) -- Antonio Codazzi
