Saluton,

Tradukante la kapvorton "sxargilo", mi konstatis ke estas nur la "komputeka" 
difino.
Tamen "sxargilo" estas ankaux parto de pafilo (nome la ujo de la kartocxoj, 
kiu havas risorton kiu pusxas la kartocxojn en la kulaso).
Tio estas cxu forgeso cxu forlaso (nome en antauxaj diskutoj vi decidis ne 
enmeti tiun difinon)? 

Pafile via :)

-- 
Antonio Codazzi

Rispondere a