-ujo - Ĉu arĥaika? Ne. Ĉu epoktipa? Jes.
-uj estas bona, sistema sufikso, probable eĉ laŭ sono prunteprenata de -i, la
slava -ija, la franca -ie.
-i estas komprenebla natureca reformo, tamen certgrade nesistemigebla.
La modo iam povos renversiĝi eĉ.
La arĥaika gusto ankaŭ estas asociata - nur por mi - ĉe "vagonaro", kie mi ja
konas "trajno". Tamen sistemistoj ŝatas "vagonaro".
Ĉe Polujo temas eble pri pola asocio pri antikva pola imperio.
Joop
Sajxne do estas krom mi ankaux aliaj, por kiuj la finajxo "-ujo" donas senton
de antikveco. Por mia lingvosento Grekujo signifas la antikvan, historian
landon, kaj Grekio la nunan, modernan. Same mi asocias Egiptujon kun la antikva
lando de faraonoj kaj Egiption kun la nuntempa mondo...
En alia kampo, kiam mi legas ujo-landon en normala Esperanta teksto, mi havas
la senton pri arkaika, malnova lingvo, supozante ke la teksto estis verkita iam
en la komenco de pasinta jarcento :-)
Szilvási