Je 5/14/09, Joop: > -ujo - Ĉu arĥaika? Ne. Ĉu epoktipa? Jes.
> -uj estas bona, sistema sufikso, probable eĉ laŭ sono prunteprenata > de -i, la slava -ija, la franca -ie. Ĝi ne estas sistema, ĝi senbezone apartigas nomojn formitaj laŭ etno tie loĝanta disde nomoj formitaj laŭ alia loka apartaĵo. Rus/i/o estas nomita laŭ la karakteriza trajto "rusoj" samkiel "Jordanio" estas nomita laŭ la karakteriza rivero Jordano; tute sisteme. Sed en uj-sistemo la du vortoj ial ricevas malsamajn sufiksojn. Tio estas difekto kaj malsistemeco. > -i estas komprenebla natureca reformo, tamen certgrade > nesistemigebla. Kalumnio. La sufikso -i estas motivita precipe per la sistememo, kaj tion klare pruvas pure esperantaj nomoj, en la sovaĝa naturo nenie renkontataj: Meksikio, Sovetio, Romio, Ŝengenio ... Pli detale mi prezentis miajn konsiderojn en mia recenzo "En Rusio loĝas rusianoj": http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-rossia.htm -- Sergio
