Göran Zachrisson wrote:
> 
> 
> Saluton!
> 
> Hieraŭ mi legis "Tejo Tutmonde" kaj (plurloke) trovis vorton, kiu por mi 
> estis tute nova, nome "mojosa". Kiam mi trovis la tradukon en Vikipedio, 
> mi subite sentis min iom maljuna kaj eksmoda (tio ne plibonigos mian 
> ĉijaran alvenantan "30-jarulan krizon") :-). Laŭ serĉo per Google, kaj 
> laŭ la enhavo de la trovitaj paĝoj (mi ankaŭ trovis ĝin en iama diskuto 
> en "revuloj"), la vorto ŝajne estas vaste uzata de la junularo. Ĉu ĝi do 
> indas artikolon en ReVo?
> 
> Mi kutime unue provas trovi nekonatan vorton en ReVo, kaj nur poste mi 
> serĉas per Google, Vikipedio aŭ Vikivortaro. Nun mi trovis la vorton en 
> ĉiuj tiuj lokoj sed ne en ReVo.
> 
> Ĉu iu samopinias ke ekzistas loko por "mojosa" en ReVo? Mi mem tro 
> malcertas pri artikolverkado por krei novan artikolon por ĝi (mi nur 
> tradukas en la svedan), sed eble iu alia pli verkema ŝatus? :-)
> 


Ĝi jes ja meritas artikolon, kvankam temanta pri junulara slango. La 
vorto furoras en TEJO-rondoj: krom skriba registrado, mi mem povas 
atesti pri trifoja rimarko de ĝi en podkastoj "Varsovia Vento" kaj 
"Radio Verda," kaj antaŭ jaro la revuo "Esperanto" klarigis pri ĝia 
signifo en piednoto.


> 
-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[email protected]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[email protected]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Rispondere a