Je 6/5/09, Renato: > Mi malfermas la novan linion. > Intertempe pro konsiloj de vjetmana fakula esperantisto, ni havas la > jenajn solvojn en > http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Simplaj_samsignifaj_vortoj
> fitoterapio --> plant-kuracado Fi, Renato, se vi volas obei la Fundamenton, ne uzu la radikon PLANT por la senco "vegetalo" (vegetaĵo, kreskaĵo). Kaj eĉ se vi dirus "vegetalkuracado", restos iom dubinda, ĉu oni kuracas vegetalojN aŭ PER vegetaloj. > fizioterapio --> fizik-kuracado Jen kurioza vorto. Se akcepti la internaciajn vorterojn, tiam FIZIO- kutime referncas fizio-ologion; dum ĉi-okaze temas pri fizikaj procedoj. Ne hazarde PIV2 nomas tion "fizikoterapio". > hidroterapio --> akvo-kuracado > seroterapio --> sero-kuracado > Daŭras la debato pri sero/serumo. Se oni pretas oferi la disingon inter sero kaj serumo -- kial do ne same oferi la distingon inter sero kaj sango? -- Sergio
