Sergio:
Fi, Renato, se vi volas obei la Fundamenton, ne uzu la radikon PLANT
por la senco "vegetalo" (vegetaĵo, kreskaĵo).
Bone. Vi pravas. Mi transiras al vegetaĵ-kuracado. Vere oni bezonas la
radikon "ŝaĝar-" el la araba por "plantoj/vegetaĵoj/kaj similaj.
Kaj eĉ se vi dirus "vegetalkuracado" , restos iom dubinda, ĉu oni
kuracas vegetalojN aŭ PER vegetaloj.
Tio estas pli ĝenerala problemo en Esperanto.
Se oni pretas oferi la disingon inter sero kaj serumo -- kial do ne
same oferi la distingon inter sero kaj sango?
Bona demando! Ankaŭ pri ĝi ni pripensos.
Amike
Renato