--- In revuloj@yahoogroups.com, Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote:
>
> Miroslav Malovec:
> >
> > 
> >
> > Cxu estas sagxe diri al la uzanbtoj de la lingvo,
> > ke ili ne kredu al siaj vortaroj kaj aliaj modelaj
> > libroj?
> 
> Se tiuj vortaroj kaj tiuj modelaj libroj prezentas esceptojn al la 
> lingvo, ne nur tio estas saĝa, sed tio estas deviga.

Pri cxi tio ni ja konsentas. Sana skeptiko estas cxiam utila. Je nivelo por 
progresintoj, oni relativigu tion kio estis lernita je la nivelo de 
komencantoj. Tio necesas ankaux por ke la progresinto povu komenci sian gxuigan 
partoprenon en la senfinaj diskutoj pri lingvaj bagateloj.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a