saluton!

Respondas iama instruistino...

Iu tasko ricevas poentojn. Povas esti de 0 ghis 100.... aù ech pli....

Poste iu poentonombro donas iun noton. Noto eniras notlibreton. Laù notoj
oni estas akceptata aù ne en supera klaso, ktp.

Che ni en Svislando la instrusistemoj malsamas laù la kantonoj: do povas
esti, ke la notoj en unu kantono iras de 0 al 6, en la najbara de 0 al 10,
ktp.

estas multaj malsamaj sistemoj.... povas esti vortoj: BONE, TRE BONE, ....

Tiu scienco povus nomighi en Eo notologio (??), ghi nomighas en la franca
"docimologie".

Por doni notojn, oni chiam devas konsideri
A: kion la lernantoj devis ripeti kaj scii por iu testo
B:  kion oni demandis dum la testo (parto de A)
C:  kion oni konsideras suficha / malsuficha; kie estas la limo. (parto de
B)

elkore salutas felicha pensiulino Mirejo



2009/6/23 SIBAYAMA Zyun'iti <sibaz...@nifty.com>

>
>
> De Sibayama,
>
> Nun cxe "poento", oni legas: Unuo de gajno cxe ludoj.
> Cxe PIV oni skribas pri ankaux pri "lerneja" uzo, kaj
> tio estas aldoninda, mi opinias.
>
> Kaj en Vikipedio, oni priskribas lernejan uzon, ke
> poento kutime estas de 1 gxis 5.
>
> Nu, mi demandas: en ekzameno ofte oni donas ciferon de
> 0 (neniom farita) gxis 100 (plene farita). Cxu tian
> ciferon oni ne nomas "poento"? Se ne, kiu vorto estas
> tauxga por nomi tian cxi ciferon?
>
>
> 
>



-- 
Mireille Grosjean
Grand-rue 9
cp 9
2416 LES BRENETS
Suisse / Svislando
+41 (0)32 932 18 88
+41 (0)79 69 709 66

www.concours-esperanto.ch

mirejo3.blogspot.com
sur l'Asie/pri Azio: mirejo.blogspot.com
sur le Canada/pri Kanado: mirejo2.blogspot.com

LA PAIX: MA VOIE
L'ESPERANTO: MA VOIX

PACO: MIA VOJO
ESPERANTO: MIA VOCHO

Rispondere a