Je 8/9/09, Renato: [...]
> la demando estas ankaŭ: kial npiv kaj vikipedio decidis ŝanĝi de
> pankreaso al pankreato?
Mi supozas, ke la formon "pankreaso" oni preferis por eviti false
sufiksan -ato.
Kaj la formon "pankreato" oni supozeble preferis pro la malsano
"pankreat/it/o" (kun la neoficiala sufikso -ito) = pankreasinflamo.
Eble ankaŭ mi aldonu, ke ruslingve tiu "pankreato" estas simple
"поджелудочная железа" ("la substomaka glando").
--
Sergio
