Karaj administrantoj,

ReVo prezentas al la kunlaborantoj/tradukemuloj belajn listojn de 
mankantaj tradukoj. Ĉu eblus (re)programi tiel, ke la listoj konsistu el 
hazarde elektitaj eroj anstataŭ el ĉiam la samaj? "Mia" listo de sencoj 
tradukendaj al la nederlanda konsistas preskaŭ nur el matematikaj 
terminoj, pri kiuj mi ne estas kompetenta. Estus bele, se de tempo al 
tempo aperus tie aliaj vortoj, kiujn mi ja kapablas traduki.


Paŭl

-- 

Paul Peeraerts
http://paul_peeraerts.ipernity.com/?lg=eo

Rispondere a