Je Merkredo, la 19a de Aŭgusto 2009EO 04:18:00EO Yury Finkel skribis:
> Kara Vilhelmo, cxu vi ne povus sxangxi agordojn de via posxtilo tiel,
> ke gxi ne indiku grandecon de tiparo? Por miaj okuloj estas tre
> malfacile legi viajn mesagxojn kun fiksita grandeco 10px (tro
> malgranda por mi). Estas des pli cxagrene, ke viaj mesagxoj ja min
> interesas.



- Kara Juri,
che mia poshtilo (KMail), skribante mesaghon, mi havas supre linion, en kiu mi 
devas difini la litertiparon kaj la grandecon. Ne eblas ne difini ghin.
Kaj mi pensis ghis nun, ke "DejaVu Sans" kun grandeco 10, estas tauga por pli 
bone superrigardi la mesaghojn.
Aliflanke, chu vi ne povas agordi vian poshtilon tiel ke ghi indikas chiujn 
mesaghojn en grandeco dezirata de vi?
Sed se vi kaj aliaj preferas pli grandan litertipon, mi elektos, kiel nun, la 
grandecon 12.



Amike,
Vilhelmo.

-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a