Je 8/21/09, Yury:
> 2009/8/21 Sergio Pokrovskij:

>> Ho jes, mi krome agordis Guglon laŭ "Basic HTML view" -- tio cetere
>> konsiderinde plirapidigas la komunikadon.

> Hm, mi kontrolis, sed la diferenco en tiparoj restis.

Mi aldonas ekrankopion de afiŝo de Vilhelmo.  Interalie, ĝi ne estas
plata teksto, vi povas vidi emfazon per graso en lia teksto.

>> La forumojn mi legas en Guglo, samkiel vi -- sed per la Fajrovulpo.
>> Viaj afiŝoj aperas en ekzakte sama tiparo, kiel la afiŝoj de
>> Vilhelmo -- en la sama tipara familio kaj en la sama tipara grado.

> Eble okazas miskompreno kaj vi legas "revulojn" gxuste en la
> _forumo_ (de Yahoo)? Ja mi legas gxin per _retposxto_; kaj la
> mesagxoj de Vilhelmo venas kun du partoj - unu platteksta, dua en
> HTML; web-posxtilo Gmail cxiam emas montri HTML-on, se gxi ekzistas
> (tio ne estas malsxaltebla, bedauxrindege), kaj en HTML de Vilhelmo
> estas fikse indikita grandeco kaj speco de tiparo (mi kontrolis en
> la fontajxoj).

Mi ankoraŭ diris, ke mi ordonis Fajrovulpon uzi la kolorojn kaj
tiparojn kiujn _mi_ preferas.  Mi preferas Georgia 18pt.  Provu
"Tools | Options | Content | Default font | Advanced" kaj tie malmarku
"Allow pages to choose their own font, instead og my selections above".

[...]

--
Sergio

Rispondere a