2009/9/10 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> La unua lernita fremdlingvo sklavigas la menson de la lernanto.  Estas
> speco de ostaĝokomplekso: oni tiom da fortoj dediĉis al la lernado de
> la angla, ke ĉio anglalingva ŝajnas al tia sklavo mirinde prestiĝa kaj
> perfekta.  Tamen jen surprizo: por anglalingvano ne estas tiel: vorto
> kiu por alilingva sklavo ŝajnas "fremda" kaj tial "internacia", por
> denaska anglalingvano ne estas tia!  Kaj sekve, tre ofte la
> anglalingvanoj parolas pli puran kaj skemisman Esperanton, ol japanoj
> aŭ ĉinoj, kiuj lernis Esperanton per kaj tra la angla.  Simile pri la
> pola komencanto.

Trafa rimarko! Surprizas kaj interesas min (anglalingva Esperantisto)
kiom ofte mi rimarkas falsamikajn erarojn de alilingvaj Esperantistoj,
kiuj temas pri falsa amiko kun la angla kaj ne kun ilia denaska
lingvo.

Alia (eble rilata, eble ne) fenomeno estas ke anglalingvaj
Esperantistoj malpli emas krokodili aux paroli la anglan en E-arangxoj
ol homoj de multaj landoj, laux mia sperto.

amike,
russ

Rispondere a