--- On Wed, 9/9/09, Szilvasi Laszlo wrote: > Renato: >>> Ekrano.
> Ne, Renato, ekrano estas nur la "vidigila surfaco", do nur > parto, ero de la aparato. Nomo de la tuta aparato estas > monitoro. (Nek ReVo, nek PIV estas ankoraux aktualigata.) Eble en la vendista ĵargono. Mi neniam renkontis tian "monitoron" ĉe kompetentaj aŭtoroj programistoj. Normale oni preferas "vidigilo" (por "display") aŭ "ekrano". Se vi volas esti pli preciza, la termino estus "visual display unit", kaj la responda termino "ekranbloko" troveblas en ReVo ĉe http://reta-vortaro.de/revo/art/ekran.html#ekran.0bloko Ekranbloko ne nepre estas aparta peco. Mi poŝtelefono, kiu estas kompute pli povuma ol multaj komputiloj de la jaroj 1980aj, havas la ekranblokon muntita en la tuton. Simile mi povas imagi anglalingvan "monitor" muntita en muron aŭ panelon de direktado. -- Sergio
