> Aldonighis 1 nova(j) artikolo(j)...
> Paul Peeraerts: krip ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/krip.html )
"Prezento de tia manĝujo, en kiu, laŭ la Biblio, Kristo kuŝis tuj
post la nasko"
Laŭ Biblio (kial "_la_ Biblio"? aliflanke, ne malkonvenus "la
Kristo"; sed pli konvenus "(la) ĵusnaskita Jesuo"), tiu "manĝujo"
nomiĝas "staltrogo":
,----
| Kaj sxi naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauxvindis lin kaj
| kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la
| gastejo [Luko 2:7]
`----
Mi neniam renkontis tiun preciozan vorton "kripo" (eble ĉar tiaj
teatraĵoj ne ekzistas en Ortodoksujo). Prezenton de staltrogo mi
normale nomus "staltrogo", samkiel prezenton de la Dipatrino mi nomus
"Dipatrino" (ne "madono" -- krom se mi iel speciale volus aludi ian
italan stilon). Eble konvenus indiki, ke temas pri regiona apartaĵo
(en iuj landoj ...). Kaj aldoni teatran/belartan fakmarko(j)n.
--
Sergio