> Sergio Pokrovskij:

> En "repremi" mi vidas la etimologion -- sed ne trovas trafan esprimon
> de la ideo. 

Ĉar vi ne vidas la unua(j)n premo(j)n. Probable tiuj kiuj uzis "repremo" 
celis "kontraŭpremo", tiel oni komprenas ke temas pri premo kontraŭ 
premo. Ekzistas pacaj premoj kaj perfortaj premoj kiuj kondukas al 
submetedo. La vorto "represio" plaĉas al mi pli ol "repremo" sed mi ne 
diskutis propraguste, mi respondis por tiuj kiuj ne konas la vorton per 
ilia nacia lingvo.

> Via klarigo, kiel mi ĝin komprenas, min ne konvinkas:
> "Oni anticipe reagas je eventuala misfaro". Proksimume kiel se mi
> dirus: "Vi anticipe ripetis la frazon kiun mi estis dironta".
> "Repremo" por "represio" estas proksimume same maltrafa kiel la
> ĉi-supra "ripetis" :)

Mi komprenas vian obĵeton, kiel mi diris supre "kontraŭpremo" estus pli 
komprenebla kunmetaĵo ol "repremo". Sed ĝi tre malplaĉas al mi ĉar en la 
vorto oni vidas nur la unua(j)n premo(j)n, kiu(j) tre ofte ne estas 
perforta(j).
Mi dankas por ĉiuj interesaj respondoj.
Mireja

Rispondere a